has gloss | epo: IHÁSZ Aladár [pr. iha:s] estis rumanuja hungara aktoro, reĝisoro, dramverkisto naskiĝinta en Kiskunfélegyháza en 1886 kaj mortinta en Oradea en 1960. Li estis la patro de aktorino Klári Ihász (1945- en Oradea). Kariero Inter 1908 kaj 1916 li estis ano de Nacia Teatro de Koloĵvaro, poste li ludis en Budapeŝto en la Teatro Magyar kaj Teatro Művész, inter 1924 kaj 1936 denove en Kluĵo, inter 1936 kaj 1940 en Szegeda Nemzeti Teatro, ekde 1940 ĝis 1947 en la Ĉefurba Operetteatro, inter 1947 kaj1960 en la teatro Nagyváradi Állami Színház Szigligeti Társulat de Oradea. Li reĝisoris plurajn spektaklojn en la Segedaj Liberaeraj Ludoj. Li verkis infanteatraĵon titolitan Árva kislány karácsonya (Kristnasko de orfa knabino), kiun prezentis la trupo de Kluĵo en 1929. |