has gloss | epo: La Nordia Milito de 1674 ĝis 1679, kiun historiistoj parte dispartigas al Brandenburgia-Sveda Milito (inter Brandenburgio-Prusio kaj Svedio) unuflanke kaj Skania Milito (inter la reĝlandoj Danio kaj Svedio) aliflanke, estis memstara konflikto respektive du memstaraj konfliktoj paralela al la samtempa Franca-Nederlanda Milito. Svedio estis aliancano de Francio, dum Aŭstrio, Brandenburgio-Prusio, Danio kaj Hispanio estis alianciĝintaj kun Nederlando. La milito dividiĝis al pluraj grandaj ĉapitroj. En la unua la armeo de Brandenburgio-Prusio de puŝis svedan armean konkeroprovon en Brandenburgio. En sekvaj sukcesaj armeaj operacioj de la soldataroj de Brandenburgio-Prusio, Danio kaj la aliancanoj post ardaj luktoj finfine ĝis la jaro 1678 konkeris la svedajn posedaĵojn en Norda Germanio, nome Sveda Pomerio kaj Bremen-Verden. Danio krome ekde junio 1676 batalis kontraŭ la sveda armeo en la sudskandinavia regiono Skanio kaj krome estis la ĉefa kontraŭanto de la sveda armeo en la ŝipa milito sur la Balta Maro. Kiam dum la vintro 1678 / 1679 la sveda armeo albordiĝis por provis konkeri Orientan Prusion, la brandenburgia-prusia armeo povis sukcese repuŝi ĝin. |